2014-06-18

La Pentekosta prediko – pri Esperanto

Pentekosto (Ivelisse Colon-Nevarez, Porto-Riko)
La Pentekosto. Ĝi estas tre grava festo por kristanoj de la mondo. Ĝi memorigas alsendon de la Sankta Spirito en la Teron por alporti al la homoj spiritan Pacon, reciprokan komprenemon, amon.

Pri tio predikas sacerdoto Marius dum la Pentekosta meso en Vilna arkikatedralo. Li parolas ankaŭ pri malfacilaĵoj, kiuj malhelpas kompreni unu la alian, interkomunikadi,  pri lernado de fremdaj lingvoj. Ŝajnas, ni aŭskultas ordinaran predikon. Kaj jen mi ekaŭdas pri doktoro  Ludoviko Zamenhof, kiu loĝis en Bjalistoko, iomete laboris en Veisiejai, kreis artefaritan lingvon Esperanto. Neatendita kaj interesa ŝanĝo de la predika temo!
Sacerdoto Marius ŽITKAUSKAS (fotis Zeneka)

Sacerdoto Marius longe rakontas al granda aŭditorio de preĝantoj pri tio, kiel Ludoviko Zamenhof (poste konata ankaŭ kiel  Doktoro Esperanto), jam en la infaneco spertis problemojn de mis-komunikado kaj kreis la lingvon internacian, facile ellerneblan. Finante la predikon, sacerdoto Marius komparis Esperanton kun lingvo de la Amo alsendita de la Sankta Spirito.

Ĉu multaj aŭskultantoj komprenis ion? Tamen kiel multe da bonaj vortoj estis diritaj al la internacia lingvo!

La sekvantan tagon mi dankis al la sacerdoto ne nur je nomo mia,  sed ankaŭ je nomo de esperantistoj. Mi ekinteresiĝis, ĉu li estas esperantisto? Ne, li ne scipovas Esperanton. Somere 2012 li partoprenis en junulara katolika tendaro en Šventežeris-paroĥo (distrikto Lazdijai). La tendaranoj ekskursis al Veisiejai kaj tie li eksciis pri Zamenhof kaj Esperanto.

Sacerdoto Marius afable ekmiris, ke lia prediko memorfiksiĝis.

Audronė MAKSIMAITIENĖ  (Vilnius)

No comments: