2015-10-11

En aŭtuna Birštonas




Unu vesperon, sur aŭtostarejo ĉe mia domo mi renkotis mian najbarinon. Ŝi ĵus elaŭtiĝis kun kelkaj sakoj plenaj da aŭtunaj bonaĵoj. Ŝi donis unu saketon al mi: "Prenu la pomojn! Ili estas bongustaj, el Birštonas!"

Birštonas estas ŝia naskiĝurbo. Tie loĝas ŝia patrino. Ŝi interesiĝis, ĉu mi iam gastis en Birštonas? Mi maljesis. La najbarino invitis: "Nepre vizitu ĝin! Estas tre bele en Birštonas!"

Tiam mi eĉ ne imagis, ke mi baldaŭ konatiĝos kun la urbo de la 52aj Baltiaj Esperanto-Tagoj.

Post kelkaj tagoj mia edzino diris, ke dum sia naskiĝtago ŝi dezirus forveturi el Vilnius. Mi ankoraŭ ne forgesis la inviton de la najbarino kaj proponis veturi al Kaunas, kaj poste al Birštonas (mi pensis: dum 2-3 horoj ni trairos la banlokon trae kaj ĉirkaŭe!). Tamen mia edzino ne entuziasmis pri Kaunas kaj ni decidiĝis vojaĝi al Birštonas kaj poste – ankaŭ al la eksa provizora ĉefurbo. Se ni havos la tempon.

Ni ne havos! Tion ni komprenis ĵus alveninte. Mi trovis, ke la urbo estas pli granda, ol mi supozis. Por konatiĝi kun ĝi dum tri horoj, ni devus galopi antilope!

Nia ekskurso komenciĝis en la busa stacio. Baldaŭ mi ekvidis la unuajn „konatojn“ – la daliojn Birštonas, kiuj ankoraŭ floris. Ilian historion oni povas legi en Barelo.

La dalioj ne estas unusolaj floroj en la urbo. Ankaŭ multaj aliaj ankoraŭ konkuras per la koloroj kontraŭ pentristo Aŭtuno, kiu jam kolorigis arbajn foliarojn.

La unua celo estis la rivero Nemunas. Ĝis nun mi vidis ĝin nur tra busa fenestro. La bordo estas ideale ordigita: estas bona pado por piedirantoj kaj biciklantoj. Se vi laciĝis, eksidu su benkon kaj ripozigu la okulojn rigardante al kvieta fluado de akvo aŭ al floroj sur la bordo. En la flanko de la Centra parko ankaŭ oni povas trovi ion interesan. Ni atentis la pinon, kies larĝeco okulfrapis. Okazas, nome per ĝi la arbo famas. La alto de la pino estas 9 metroj kaj la larĝo de ĝia branĉaro preskaŭ duoblas. La arbo estas registrita en la listo de protektataj monumentoj de la naturo.

Apud sanatorio Eglė ni rimarkis rotondon. La elpendaĵa surskribo biuvetė (ruse бювет, de la franca buvette) nenion diris al ni pri destino de la rotondo. Traleginte la klarigon, ni eksciis, ke tiel nomiĝas konstruaĵo, konstruita sur mineralakva fonto. Mi ne trovis esperantlingvan analogaĵon de la termino (eble mineralakva kiosko?). Ĉi tie oni povas gustumi mineralakvon, kiel ankaŭ en la flava dometo en la parko de Vytautas. 

Apude ni ekvidis ankoraŭ unu rondan konstruaĵon, sentegmentan. Ĝia cilindra muro estas farita el kunplektitaj maldikaj branĉoj. Tio estas mineralakva vaporigilo. Ĝi estigas efikon de mara aero. La vaporigilo estas lanĉita ĉi-jare en majo. 

Nia itinero direktiĝis al la Centra parko. Ĝi estas la arbaro, transformita al la parko. Sportamantoj  povas elekti la padon kun diversaj instalaĵoj por ekzerciĝi kaj ludi sportludojn, apudestas placetoj por infanaj ludoj. Por tiuj, kiuj preferas malpli aktivan ripozon, povas promeni sur la pado de skulptaĵoj kaj pririgardi artaĵojn de famaj litovaj skulptistoj. La ideo krei el la arbaro la parkon, naskiĝis en 2008. Dum la jaroj 2007-2013 la parko estis kreita. Ĝi okupas areon de 25 ha. Eŭropa Unio al ĉi tiu projekto asignis ĉ. 1 600 000 €. La parko estas plu renovigata. En 2014 skulptisto Stasys ŽIRGULIS en la parko malfermis ekspozicion el 10 skulptaĵoj.

En la parko troviĝas malgranda malnova tombejo. Ĝi jam ne funkcias pli ol 50 jarojn. En ĝi min atentigis modesta tomba monumento, kiu prezentas la krucon ŝose elkreskitan el la stumpo de forsegita arbo. Estas kelkaj tiaj monumentoj en la tombejo. La monumentoj estas faritaj el feraj tuboj.

Unu tombo troviĝas ekster la tombejo, apud la barilo. La surtomba surskribo anoncas, ke ĉi tie estas enterigita Antonio Ŝimanski (Schymanski), kiu naskiĝis en 1856 kaj mortis en 1911. Oni rakontas, ke li estis pia, bonkora homo. Li ne estis katoliko. Lia morto estas fiksita en neniaj arkivaj dokumentoj. Pri la tombo estas konataj kelkaj historioj. La plej konvinka estas tiu de Evelina MAČIULIONYTĖ, kiu defendis bakalaŭran laboron pri la malnova tombejo de Birštonas. Laŭ ŝi, en 1911 en Birštonas ripozis poldevena germana oficiro A. Ŝimanski. Li komencis amrilatojn kun juna litovino Marytė [Marite]. Ŝi laboris en la ripozdomo (kurhaŭzo) de Birštonas. Ĉe la fino de la libertempo, li svatiĝis al sia amatino, sed ŝi ne deziris edziniĝi al li. Eĉ pli multe - ŝi trovis alian viron kaj perfidis la oficiron. La enamiĝinta Antonio sin mortpafis sur la ŝtuparo de la ripozdomo. La fraŭlino, volante elaĉeti sian kulpon, enterigis la oficiron kiel sinmortiginton ekster la tombejo kaj starigis al li la monumenton. Kaj en Birštonas ŝi neniam plu aperis.

Post mallonga tagmanĝa paŭzo sur parka benko, ni ekskursis pluen. Ni deziris trovi la sanatorion Versmė, en kiu estos la sidejo de BET-52 en junio 2016. Dumvoje ni preteriris la monumentan ŝtonon de Birštonas. Sur ĝi estas elĉizitaj tri datoj: la jaro 1382, kiam en analoj de krucistoj estas unuafoje menciita la nomo Birštonas; la jaro 1846, kiam estis fiksita fakto pri resanigo de homoj per mineralakvo, tial ĉi tiu jaro estas akceptita kiel la jaro de fondo de la kuracloko; la jaro 1966, kiam al Birŝtonas estis donitaj rajtoj de la respublika urbo. Do, en 2016 la urbo festos la 50-jaran jubileon!

Kaj jen la sanatorio Versmė. Vere, la konstruaĵo mem kaj ĝia ĉirkaŭaĵo impresas.

En la parko de Vytautas precipe klare estas sentata aŭtuno. Pri ĝi signalas la aleoj kovritaj de folioj, buntkoloraj arbaj foliaroj. 

La parko de Vytautas estas la malnova teritorio de la kuracloko. Grandbienulo Ignacijus KVINTA el Jieznas en 1874 aĉetis la kuraclokon kaj komencis fondi la parkon. En la inter-mondmilito la parkon prizorgis profesiaj ĝardenistoj el Dotnuva. En 1926 estis instalita fontano en la parko. La aleojn kunigis florbedoj. Ĉiu-tage en la speciala parka pavilono koncertis orkestro. Apud la flava mineralakva kiosko floradis eksterordinara florejo Kalendaro. En ĝi ĉiu-tage estis plantataj floroj, kiuj formis diverskoloran daton de tiu tago. 

Hodiaŭ la parko jam ne povas memlaŭdi pri sia iama beleco. Postrestis nur restaĵoj de la aleoj. Tamen mi vidis, ke estas konstruataj domoj. Eble iam la parko estos renovigita kaj rericevos la estintan famon?

Ni suriris la kastelmonton de Birštonas (la monton de Vytautas). De sur ĝi ni admiris pitoreskan pejzaĝon kun Nemunas.

La kastelmonto de Birštonas estas unu el plej altaj (la dekliva alto atingas 40 m) kaj plej famaj kastelmontoj de Litovio. En fino de la 14a jc. sur la kastelmonto staris ligna kastelo de Birštonas (en historiaj fontoj ĝi estas unuafoje menciita en 1382), kiu estis parto de defenda limo de duklando de Trakai kaj unu el ĉasadaj grandbienoj de Vytautas la Granda. Krucistoj multfoje sturmis la kastelon, sed neniam ĝin venkoprenis.

Nia ekskurso proksimiĝis al la fino. Ni bonege ripozis. Ni rimarkis, ke ĉiu objekto kvazaŭ haltigas nin, ne permesas rapidi. La urbo, ĝia beleco, flirtanta kvieteco tre plaĉas al ni. Plej trafe pri Birštonas komplimentis mia edzino: "Mi deziras ĉi tie loĝi!"

Ni ne ĉion ekvidis.  Ni esperas daŭrigi la ekskurson. Eble dum BET-52 en somero 2016?

Al Vinius ni revenis per la lasta buso.

Fotojn pri Birštonas aŭtuna oni povas vidi ĉi tie.

No comments: