![]() |
Blazono de Birštonas |
Litova Esperanto-Asocio (LEA) anoncis pri la aranĝo unuafoje tiel frue (antaŭ unu jaro kaj 9 monatoj).
Birštonas al eksterlandaj esperantistoj ne estas Terra incognita, ĉar ĉi tie en 2004 okazis BET-40. Tiam LEA jam plenforte sin preparis al Vilna Universala Kongreso (2005), tial estis maksimume uzataj ĉiuj eblecoj propagandi Esperanton.
![]() |
Emblemo de BET-40 |
Okaze de ĉi tiu aranĝo estis eldonita gvidlibro Birštonas. Perlo ĉe Nemunas. La libreto estos aktuala kaj utila ankaŭ por BET-anoj de la jaro 2016.
Do, en 2016 ĉi tiu belega urbeto denove gastigos esperantistojn. La aranĝo okazos la 2-10-an de julio.
Venu kaj aktive partoprenu en la BET! Birštonas akceptos vin bondezire kaj ankoraŭ pli bela ol en 2004.
Pri BET-52 oni povas legi pli detale en Barelo kaj en
esperano.lt
Koncize pri blazono de Birštonas.
Ĝis la jaro 1959 malgranda skulptaĵo de balenido, el kies buŝo fluis minerala akvo, markis fonton de minerala akvo Vytautas. Post konstruigo de Kaŭna akvo-energia centralo, rivero Nemunas subakvigis la skulptaĵon, tiutempan simbolon de la kuracloko. La legenda baleno renaskiĝis en la blazono. Fantasta fiŝo, el kies dorso ŝprucas akvo, estas kvazaŭ baleno, sur kiu sin bazas pasinteco kaj estonteco de la kuracloko.
Aŭtoro de la blazono – pentristo Arvydas KAŽDAILIS
Ĉi tiu video partoprenas en projekto Prezentu urbon Birštonas al Eŭropo
No comments:
Post a Comment